Embrio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Embrio (malnovgreke ἔμϐρυον), ankaŭ ĝermo, estas organismo en frua vivformo.
Ĉe la pli altrangaj plantoj konsistas embrio el ĝermoradiko aŭ radiketo (Radicula), ŝosoĝermo (Plumula) kaj kotiledono(j) (Cotyledo (Cotyledonen)). Dum la ĝermado evoluas el ĝi la ĝermoplanto.
Ĉe bestoj, oni nomas embrio la novan organismon, evoluintan el la fekundigita ovoĉelo (zigoto), ĝis ĝi evoluas en la patrina besto aŭ en ovokovraĵo aŭ ovoŝelo.
Ĉe la homo, la naskoto ekde la 9-a graveda semajno nomiĝas feto. (Sed tio dependas ankaŭ parte de la lokaj leĝoj.)