komunumo en la departemento Manche de Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Monto Sankta Mikaelo (franceMont Saint Michel [mon sen miŜEL]) estas roka insulo en la vadomaro de la marenfluejo de la Couesnon (prononcu kuenon), ĉirkaŭ 1 kilometro antaŭ la normandamarbordo. La insulo famiĝis pro la tie konstruita benediktanamonaĥejo (11-a ĝis 16-a jarcento), kiu superrigardas la nur ĉirkaŭ 55.000 kvadratmetrojn grandan insuleton (ĉirkaŭo de proksimume 830 metroj). La statuo de Sankta Mikaelo sur la pinto de la abateja preĝejo kulminas je 170 metroj super la maro. Ĝi estas unu el la plej belaj ekzemploj pri francamezepokaarkitekturo kaj pri abatejo fortikigita.
Monto Sankta Mikaelo nomiĝas ankaŭ la urbo (departementoManche, regionoNormandio), kiu estis fondita en 708, kaj vivis dum la mezepoko danke al pilgrimuloj kaj hodiaŭ danke al turismo.
Atentu en la franca pri la streketo: Mont Saint-Michel estas la monto, Mont-Saint-Michel la urbeto.
Ankoraŭ hodiaŭ loĝas kaj laboras benediktanoj en la monaĥejo, kvankam la Monto Sankta Mikaelo iĝis granda turistocelo[1], kiun vizitas ĉirkaŭ 3,5 milionoj da homoj ĉiujare. La monto kaj la golfeto estas parto de la Monda Heredaĵo de Unesko, ekde 1979.