Moncayo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Moncayo [monKAĝo] aŭ San Miguel estas monto de la Iberia Sistemo situa inter la provincoj Zaragozo (Aragono) kaj Soria (Kastilio-Leono) en Hispanio. Pro 2314,30 m super marnivelo, estas la plej alta montopinto de la Iberia Sistemo kaj unu de la plej elstaraj montopintoj de la Iberia Duoninsulo, same kiel la plej alta montopinto de la provinco zaragoza kaj de la provinco soria.
Rapidaj faktoj
Moncayo | |||
---|---|---|---|
monto • Loko de Komunuma Gravo • protektata areo • natural park | |||
supermara alteco |
2 314 m | ||
Geografia situo | 41° 47′ N, 1° 50′ U (mapo)41.78805556-1.83833333 f4 | ||
| |||
Fermi
Ekde 1978, sektoro de la monto en sia aragona deklivaro formas parton de la nuntempe nomita Natura Parko Moncayo (dekomence la Natura Parko Dehesa del Moncayo), kun aktuala surfaco de 11 144 hektaroj. Estas "Centro de Interpretación de la Naturaleza" en Agramonte.
Sur la montopinto estas geodezia punkto unuaranga, nome la 35207.[1]