Minjan
From Wikipedia, the free encyclopedia
En judismo, "minjan" (en hebrea: מניין \ מִנְיָן minyán [minˈjan], laŭvorte kalkulo, nombro; pl. מניינים \ מִנְיָנִים minyaním [minjaˈnim]) estas la minimumo de dek judaj plenkreskuloj postulitaj por kelkaj religiaj servoj. En pli tradiciaj tendencoj de judismo, nur dek tri masklaj plenkreskuloj povas konstitui "minjan"; en pli modernaj (ne-ortodoksaj) tendencoj, ankaŭ virinoj estas enkalkulitaj.[1][2]
Pliaj informoj Etnaj grupoj kaj lingvoj, Religio ...
Fermi
La plej ofta agado postulanta "minjan" estas publika preĝado. Tiukadre, la termino "minjan" en nuntempa judismo estas komprenata laŭ duaranga signifo reference al la preĝoservo.