Judah Loev ben Bezalel
From Wikipedia, the free encyclopedia
Judah Loev ben Bezalel, Judah Loew ben Bezalel, ankaŭ Löw, Loewe, Löwe, aŭ Levai (inter 1512 kaj 1526? – 17a de septembro 1609[1]), amplekse konata por fakuloj de Judismo kiel Maharal de Prago, aŭ simple kiel La Maharal, nome hebrea akronimo de "Moreinu Ha-Rav Loew" ("Nia instruisto, Rabeno Loev"), estis grava fakulo pri Talmudo, Juda mistiko, kaj filozofo kiu, dum plej el sia vivo, servis kiel grava rabeno en la urboj Mikulov en Moravio kaj Prago en Bohemio. Pro sia senprecedenca efiko sur juda studado, li estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj rabenoj de ĉiuj tempoj.
Judah Loev ben Bezalel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉ.1520 en Poznano | ||||
Morto | 17-an de septembro 1609 (1609-09-17) en Prago | ||||
Tombo | Old Jewish Cemetery, Prague vd | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Bezalel ben Yehudah vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | rabeno • matematikisto • filozofo vd | ||||
Aktiva en | Prago • Poznano • Mikulov vd | ||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En la etoso de la fakuloj pri Torao kaj Talmudo, Loev estas konata pro siaj verkoj pri Juda filozofio kaj mistikismo kaj pro sia verko Gur Arjeh al HaTorah, superkomentario pri la komentario pri la Torao fare de Salomon ben Isaak. Li estas ankaŭ celo de legendo de la 19-a jarcento laŭ kiu li kreis la Golemon de Prago, nome aŭtomata mitologia estaĵo modelita el argilo.
Rabbi Loev estis entombigita en la Malnova Juda Tombejo de Prago en Josefov, kie lia tombo kaj netuŝita tomboŝtono povas esti vizitata. La familinomoj de liaj posteuloj estas Braude, Leib, Loewy, Loeb, Lowy, Lowi, Low-Beer, Loew, Oppenheimer, Pfaelzer, Lowenstein, Gurary kaj Keim.