Militelefanto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Militelefanto estas elefanto kiu estas trejnita kaj gvidata de homoj por lukto kaj milito.
La ĉefa uzado de militelefanto estis militataki kontraŭ la malamikon, rompante ties liniojn kaj okazigante teruron. Elefanterio estus la militunuoj kun elefant-rajdaj trupoj.[1] Ili estis unuafoje uzitaj en Hindio, kaj tiu praktiko etendiĝis tra sudorienta Azio kaj okcidenten en la Mediteraneo. Ties plej fama uzo en Okcidento estis fare de la greka reĝo Pirho de Epiro kaj en gravaj nombroj fare de la armeoj de Kartago, kiaj mallonge fare de Hanibalo.
En la Mediteraneo, plibonigitaj taktikoj malpliigis la valoron de elefantoj en batalo, dum ankaŭ ties disponeblo en la naturo malpliiĝis. Oriente, kie la disponeblo de animaloj estis pli granda kaj la tereno ideala, estis la apero de la kanono kiu finfine finigis la uzadon de la militelefanto ĉe la fino de la 19a jarcento, tiele malpliigante ties uzadon al inĝenierado kaj al labortaskoj.