Antikva Kartago
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kartago (Qart-ḥadašt "nova urbo")[1] estis la Fenicia urboŝtato de Kartago kaj dum la 7a al la -3a jarcentoj, inkludis en ties influsferon la teritoriojn de la Kartaga Imperio. Tiu imperio etendiĝis super multo de la marbordo de Nordafriko same kiel enhavis grandajn partojn de marborda Iberio kaj la insulojn de okcidenta Mediteranea Maro.[2]
Antikva Kartago | |||||||||
| |||||||||
historia lando • antikva civilizacio • popolo | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
4 300 000 | ||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Kartago estis fondita en -814.[3][4] Dependaĵo de la fenicia ŝtato de Tiro dekomence, Kartago akiris sendependon ĉirkaŭ -650 kaj establis sian politikan hegemonion super aliaj feniciaj setlejoj tra la okcidento de la Mediteraneo, kio daŭris ĝis la fino de la 3a jarcento a.K. Je la pinto de sia hegemonio la urbo iĝis ĉefa kerno de komerco, kaj ties komercejoj etendiĝis tra la tuta regiono.
Dum multo de sia historio, Kartago estis malamika de la Grekoj en Sicilio kaj kun la Romia Respubliko, kio kondukis al serio de militoj konataj kiel Grek-Punikaj Militoj (ĉ. -600 al -265) kaj la Punikaj Militoj (-264 al -146) respektive. La urbo ankaŭ devis zorgi pri eblaj minacoj de malamikaj Berberoj, nome la indiĝenaj loĝantoj de la areo kie Kartago estis konstruita.[5] En -146, post la tria kaj fina Punika Milito, romiaj fortoj detruis, redesegnis, kaj poste okupis Kartagon.[6] Preskaŭ ĉiu el la aliaj feniciaj urboŝtatoj kaj iamaj kartagaj dependaĵoj poste falis en Romiaj manoj.