Metropola areo Santandero-Torrelavega
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Metropola areo Santandero-Torrelavega estas metropola areo konsistanta el pluraj municipoj en Kantabrio. Tiuj plej loĝataj estas Santandero (284.962) kaj Torrelavega (114.849).[1] Sume, ĝia tuta loĝantaro en 2012 estis 399.811 homoj, en areo 664,3 km².[2]
Rapidaj faktoj Regiono, Lando ...
Fermi
La aglomeraĵo enhavas du ĉefajn urbojn: Santandero kaj Torrelavega. Santandero estas la ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo Kantabrio kaj ties serva sektoro estas plej aktiva, kun grava turismo. Torrelavega estas industria urbo kun grava duaranga sektoro kaj ankaŭ kun grava komerco.
La plej gravaj satelitaj municipoj estas Camargo, El Astillero kaj Santa Cruz de Bezana rilate al Santandero; kaj Reocín, Suances, Los Corrales de Buelna kaj Cabezón de la Sal rilate al Torrelavega.