Mandelata acido
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mandelata acido aŭ C8H8O3 estas aromata alfa-hidrokso-acido, blanka solidaĵo, rezultanta el hidrolizo de la amigdalino, solvebla en akvo kaj polaraj organikaj solvantoj. Ĝi posedas bakteriohaltigaj proprecoj kaj estas buŝe preskribita en la traktado de la urina sistemo.
Mandelata acido | |||
Plata kemia strukturo de la Mandelata acido | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Mandelata acido | |||
Mandelata acido estas nature trovata semoj de Prunus dulcis | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 90-64-2 | ||
ChemSpider kodo | 1253 | ||
PubChem-kodo | 1292 | ||
Merck Index | 15,5781 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | kristalblanka pulvoro | ||
Molmaso | 152,1473 g·mol-1 | ||
Denseco | 1,298g cm−3 | ||
Fandpunkto | 119°C[1] | ||
Bolpunkto | 321,8°C[2] | ||
Refrakta indico | 1,5917 | ||
Ekflama temperaturo | 162,6 °C | ||
Acideco (pKa) | 3,9 | ||
Solvebleco | Akvo:150 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 298 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R36 R37 R38 [3] | ||
Sekureco | S22 S26 S39 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H318, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[4] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĝi ankaŭ estas baza substanco por konstruado de sennombraj drogoj. Mandelata acido estis malkovrita en 1831 de la germana apotekisto Ferdinand Ludwig Winckler (1801-1868) dum hejtado de la amigdalino, iu ekstrakto de amaraj migdaloj, kun diluita klorida acido. La nomo devenas el la germana "Mandel" por "migdalo".
Mandelata acido ĝenerale estas preparata per acido-kataliza hidrolizo de la "mandelonitrilo", kiu estas la cianhidrino de la benzaldehido. Alternative ĝi povas prepariĝi per hidrolizo de la fenilkloroacetata acido kaj dubromoacetofenono. Ĝi ankaŭ estiĝas per hejtado de la "fenilglioksalo" kun alkaloj. Ĝi ankaŭ estas uzata en la ordinaraj haŭto-problemoj kontraŭ aknoj, malregula pigmentado kaj kiel anti-maljunigo.
Mandelata acido akcelas la biologiajn procezojn pri senŝeligado de la haŭto kaj helpas kontroli la zorgojn pri haŭto-protektado. Mandelata acido havas longan historion pri uzo en la medicina komunumo kiel antibakteriagento kaj buŝa antibiotiko. Mandelata acido samtempe ebligas la produktadon de la kolageno surhaŭte.