Benzaldehido
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Benzaldehido estas organika kombinaĵo konsistante je benzena ringo kaj formiila (R-COH) substituanto. Ĝi estas la plej simpla aromata aldehido kaj unu el la plej industrie utilaj substancoj. Ĉi-senkolora likvaĵo posedas karakterizan migdalecan odoron.[2][3] Benzaldehido estas la ĉefa komponaĵo en la oleo de amaraj migdaloj kaj povas ekstraktiĝi per serio da aliaj naturaj fontoj.
Benzaldehido | ||
Bastona kemia strukturo de la Benzaldehido | ||
Tridimensia strukturo de la Benzaldehido | ||
Migdalujo, arbo kiu donas amigdalinon, antaŭanton de la benzaldehido. | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 100-52-7 | |
ChemSpider kodo | 235 | |
PubChem-kodo | 240 | |
Merck Index | 15,1060 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora aŭ flaveca likvaĵo forte refrakta | |
Molmaso | 106.12 g·mol-1 | |
Denseco | 1.044 g cm−3 | |
Fandpunkto | −57 °C | |
Bolpunkto | 178.1 °C | |
Refrakta indico | 1,5456 | |
Ekflama temperaturo | 64 °C | |
Memsparka temperaturo | 192 °C | |
Solvebleco | Akvo: 3,3 g/L (20 °C)
| |
Mortiga dozo (LD50) | 1200 mg/kg (buŝe) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Risko | R22 | |
Sekureco | S24 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | 07|08} | |
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H227, H302+312, H315, H320, H317, H334, H401, H412 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P261, P264, P270, P272, P273, P280, P301+312, P302+352, P304+341, P305+351+338, P330, P333+313, P337+313, P342+311, P362, P370+378, P403+235, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Sinteza benzaldehido estas odorigagento kiu imitas la migdalan ekstraktaĵon, kiu uzatas por odorigi kukojn kaj aliajn bakitaĵojn. Benzaldehido ĉeestas en la esenco de Pleurotus ostreatus. Ĉi-substanco estas iom damaĝa al okuloj kaj mukoza membrano de la spira sistemo. Pro ĝia malalta volatileco ĝiaj stimulaj efektoj ne estas sufiĉaj por kaŭzi damaĝojn.