Ostrofungo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ostrofungo aŭ ostra pleŭroto (Pleurotus ostreatus) estas fungo, kiu povas kreski je malforta frosto. Ĝi fakte bezonas iom da malvarmeco por aktivigi la kreskadon. Tial ĝi troveblas ĉefe dum la malvarma sezono. Ĝi prefere kreskas ĉe formortintaj falfoliaj arboj, kelkfoje alte sur la trunko. Tial ĝi apartenas al la - nesistema - grupo de arbofungoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Ostrofungo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pleurotus ostreatus (Jacq.) P. Kumm. , 1871 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Ostrofungojn oni kreskigas kaj vendas grandnombre. Hobioĝardenistoj povas kreskigi ilin. La kreskado sufiĉe facilas sur pajlo kaj ligno. Ankaŭ sur kaforekremento ĝi bone kreskas.
Ĝi povas atingi eĉ diametron de 1 metro kaj pezon de 10 kg.