Ludwig Rabus
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ludwig Rabus (1523-1592) estis germana konfesisto, predikisto, teologo kaj reformisto. Li estis apogita kaj forte kunlaboris kun Mateo Celo (1477-1548) kaj Katerina Ŝuco (1497-1562) kiel predikisto[1] kaj sukcedinto de Celo. Dum la Interna Rezolucio de Aŭgsburgo[2] li estis eksigita de sia posteno, tamen li restis kiel predikanto de Strasburgo. En 1552, li fariĝis direktoro de la Collegium Wilhelmitanum[3] kaj instruisto en la gimnazio.
Ludoviko Rabo (1523-1592) | ||
---|---|---|
Historio de la Sanktuloj, 1557 | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 10-a de oktobro 1523 en Memmingen, Germanio | |
Morto | 22-a de julio 1592 en Ulm, Germanio | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Tubingeno | |
Profesio | ||
Okupo | hagiografo • teologo vd | |
Aktiva en | Strasburgo • Ulm vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En 1553, kune kun Jakobo Andreo (1528-1590), li ricevis sian diplomon pri doktoreco. Kiam la konsilio de Strasburgo favoris al Johano Marbako (1521-1581), Rabus lasis la urbon, kie li estis rigardita kiel fanatikulo, kaj fariĝis ministro kaj dekano en Ulm, kie li laboris dum 34 jaroj. En la polemiko pri Kasparo Ŝvenkfeldo (1489-1561) li faris kritikojn al Katerina Ŝuco (1497-1562) kiu defendis sin[4]. Kio estis longedaŭra malkonsento pri la heredaĵo de sia edzo, tio fariĝis publika disputo.
Rabus eklaboris sur selektiva Protestanta Martirologio en la fino de la jardeko 1540, tuj kiam la Interna Rezolucio de Aŭgsburgo ekimpaktis sur la preĝejojn de la regiono. Iu latina versio aperis en 1552. La Historio de la Sanktuloj, aperinta en ses volumoj, kaj finita en 1557, estis konsiderata universala historio. Li uzis Eŭzebo de Cezareo (260 - 340) kiel fonto por sia verko, kiun li dediĉis al Kristoforo, Duko de Virtembergo (1515-1568).