Leopoldo la 6-a (Aŭstrio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Leopoldo la 6-a (15a de Oktobro 1176 – 28a de Julio 1230)[1], konata kiel Leopoldo la 6-a Babenberga kaj Leopoldo la Glora, estis Duko de Stirio el 1194 kaj Duko de Aŭstrio el 1198 ĝis sia morto en 1230. Li estis membro de la Dinastio de Babenbergoj. Kiel siaj antaŭuloj, li klopodis disvolvigi la landon fondante monaĥejojn. Lia plej grava fondaĵo estis Lilienfeld en Malsupra Aŭstrio sur la valo de la rivero Traisen, kie li estis entombigita post sia morto. Krom tio, li subtenis la tiam tre modernajn almozpetajn ordonojn de Franciskanoj kaj Dominikanoj.
Leopoldo la 6-a | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 15-an de oktobro 1176 (1176-10-15) | |
Morto | 28-an de julio 1230 (1230-07-28) (53-jaraĝa) en Cassino | |
Tombo | Monaĥejo Lilienfeld vd | |
Familio | ||
Dinastio | Babenbergoj vd | |
Patro | Leopoldo la 5-a, duko de Aŭstrio vd | |
Patrino | Helena of Hungary vd | |
Gefratoj | Frederiko la 1-a, duko de Aŭstrio vd | |
Edz(in)o | Theodora Angelina vd | |
Infanoj | Margareto de Aŭstrio • Frederiko la 2-a, duko de Aŭstrio • Constance of Babenberg • Agnes of Babenberg (1205-1226) • Leopold Babenberský • Gertrud von Babenberg • Heinrich der Grausame von Österreich vd | |
Profesio | ||
Okupo | suvereno vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Leopoldo la 6-a partoprenis en la Reconquista en Hispanio[2] kaj en du krucmilitoj, nome la Albigensa krucmilito en 1212[3] kaj en la fiaska Kvina krucmilito el 1217 ĝis 1221.[4] Li plialtigis Enns al statuso de urbo en 1212, kaj Vienon en 1221, kies teritorio preskaŭ duobliĝis.