Babenbergoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Babenbergoj, princa gento en Bavario kaj Aŭstrio, ekde 976 margrafoj, ekde 1156 dukoj de Orienta Markio (Aŭstrio). Babenbergano Leopoldo la 3-a fondis en Klostronovburgo abatejon. Unu el la plej gravaj estis Leopoldo la 6-a. Kiel siaj antaŭuloj, li klopodis disvolvigi la landon fondante monaĥejojn. Lia plej grava fondaĵo estis Lilienfeld en Malsupra Aŭstrio sur la valo de la rivero Traisen, kie li estis entombigita post sia morto. Krom tio, li subtenis la tiam tre modernajn almozpetajn ordonojn de Franciskanoj kaj Dominikanoj.
Rapidaj faktoj Dinastio, nobela familio ...
Babenbergoj | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
nobela familio | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
La lasta Babenbergano estis Frederiko la 2-a, la Kverelema, ĝis 1246.
- Kategorio Babenbergoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri historio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |