Kokosa Insulo
insulo en Kostariko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kokosa Insulo (hispane Isla del Coco, angle Cocos Island) estas neloĝata insulo de 24 km² en la Pacifika Oceano 500 km okcidente de la okcidenta marbordo de Kostariko, al kies teritorio ĝi apartenas. Ĝi estas la plej suda loko de Nordameriko se oni enkalkulas insulojn.
Ĉi tiu artikolo temas pri insulo en Pacifika Oceano apartenanta al la ŝtato Kostariko. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Kokosinsuloj (apartigilo). |
Kokosa Insulo | ||
---|---|---|
Kokosa Insulo | ||
insulo • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • distrikto de Kostrariko | ||
Akvejo | Pacifika Oceano | |
Geografia situo | 5° 31′ 45″ N, 87° 3′ 36″ U (mapo)5.5291666666667-87.06576 f1 | |
Longo | 7,49 kmf2 | |
Larĝo | 4,61 kmf3 | |
Areo | 23,85 km² f4 | |
Plej alta loko | Cerro Iglesias 576 mf5 | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Historia mapo de Kokosa Insulo | ||
Supermara alteco | 283 m [+] | |
Akvokolektejo | 23,85 km² (2 385 ha) [+] | |
Areo | 23,85 km² (2 385 ha) [+] | |
Loĝantaro | 0 [+] | |
Poŝtkodo | 60110 [+] | |
Kokosa Insulo | ||
Vikimedia Komunejo: Isla del Coco [+] | ||
Kokosa Insulo estas nacia parko de Kostariko ekde 1978, kaj Monda Heredaĵo de Unesko ekde 1997 pro la unika ekologio de la insulo kaj la ĉirkaŭa maro. Ĝi havas neniujn homajn loĝantojn krom la parkaj gardistoj. Situante meze de profundaj akvoj kun kontraŭfluoj, ĝi estas admirata de aparatplonĝistoj pro la ĉirkaŭloĝado de martelŝarkoj, rajoj, delfenoj, kaj aliaj grandaj marbestoj. Krome, ĝi estas konata pro la trezoroj, kiujn laŭdire fifamaj piratoj tie kaŝis. Ekzistis multnombraj ekspedicioj de aventuremuloj, kiuj provis trovi iujn el ili, sed ĝis nun la sola trovita trezoro de la insulo estas ĝia netuŝita naturo.
La insulo apartenas geologie al la Kokosa Plato, kiu estas nomata laŭ la insulo.