Rajo
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Rajoj (Batoidea) estas grandaj ovoviviparaj kartilagaj fiŝoj sen naĝoveziko, en la subklaso elasmobrankoj. Ili estas tre plataj sed proksimaj al la ŝarkoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionRajoj, Batoidea, Biologia klasado ...
Rajoj, Batoidea | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Leoparda rajo, Aetobatus narinari | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Pristoformaj Pristiformes Torpedoformaj Torpediniformes Miliobatiformaj Myliobatiformes | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Fermi
Preskaŭ ĉiuj vivas sur la fundo de maro kaj havas disvolvitajn gravajn, rondajn dentojn por maĉi la ŝelon de helikoj, ostroj, krustuloj kaj kelkajn fiŝojn. Estas ankaŭ riveraj rajoj.
Leoparda rajo havas tre longan voston kun venena pikilo.
Manta rajo havas grandajn triangulajn naĝilojn kaj kapajn naĝilojn, kiuj ŝajnas kornoj. En grupo kelkaj el ili kapablas salti en aeron.