Karolo la 14-a Johano (Svedio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Karolo la 14-a Johan de Svedio kaj Karolo la 3-a Johano de Norvegio (naskiĝis la 26-an de januaro 1763, mortis la 8-an de marto 1844) faris mirindan karieron de franca oficiro ĝis reĝo de Svedio-Norvegio.
Jean Baptiste Bernadotte Karlo la 14-a de Svedio Karlo la 3-a de Norvegio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Svedio kaj Norvegio | |||||
Regado | 1818–1844 | ||||
Antaŭulo | Karlo la 13-a (la 2-a) | ||||
Sekvanto | Oskaro la 1-a | ||||
Persona informo | |||||
Karl XIV. Johan Charles XIV Jean de Suède Jean-Baptiste Bernadotte | |||||
Naskonomo | Jean Baptiste Bernadotte | ||||
Naskiĝo | la 26-an de januaro 1763 en Paŭo, Reĝlando Francio | ||||
Morto | la 8-an de marto 1844 en Reĝa Stokholma Palaco, Svedio | ||||
Mortis per | apopleksio vd | ||||
Tombo | preĝejo Riddarholmskyrkan en Stokholmo | ||||
Religio | Origine Katolikismo, poste Luteranismo (Eklezio de Svedio) | ||||
Lingvoj | sveda • franca vd | ||||
Loĝloko | Reĝa Stokholma Palaco vd | ||||
Ŝtataneco | Francio • Svedio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Bernadotte | ||||
Patro | Jean Henri Bernadotte vd | ||||
Patrino | Jeanne de Saint-Jean vd | ||||
Gefratoj | Jean-Évangéliste Bernadotte • Karl Adolf • Lovisa Hedvig of Sweden • Karlo Aŭgusto de Svedio vd | ||||
Edz(in)o | Désirée Clary | ||||
Infanoj | Oskaro la 1-a | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko • militisto • politikisto • milita komandisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
marŝalo de Francio | |||||
princo de Pontecorvo | |||||
Dum | 1806-1810 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Denaske li estis franco, kun la nomo Jean Baptiste Bernadotte. Li rapide avancis en la franca armeo kiel elstare bona oficiro, fariĝis militministro kaj "marŝalo de Francio" sub Napoleono. Li ricevis la titolon "princo de Pontecorvo", antaŭ ol oni proponis al li la svedan reĝan tronon.
Li estis reĝo de la unio Svedio-Norvegio de 1818 ĝis sia morto.
Li estas la unua reĝo (kaj la prapatro) de la dinastio Bernadotte.
Li edziĝis la 17an de aŭgusto 1798 al Désirée Clary, filino de marseila silkkomercisto kaj fratino de Julie Clary, edzino de Joseph Bonaparte. Désirée antaŭe fianĉiĝis kun Napoleono. Bernadotte kaj Désirée naskis nur unu filon, Oskaro la 1-a, reĝo de Svedio, kiu regis post la morto de sia patro.
Li estis alta viro kaj multaj rakontoj estis teksitaj pri la alteca diferenco inter li kaj la imperiestro. Populara mito, kiu ne estis konfirmita, asertas, ke post lia morto en 1844, la tatuo "Mort aux rois" ("Morto al la Reĝoj") estis trovita sur lia korpo, memoraĵo de la tagoj de la Revolucio.
Post sia morto li estis entombigita en la preĝejo Riddarholmskyrkan en Stokholmo.
- Karolo la 14-a Johano (Svedio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Karolo la 14-a Johano (Svedio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri biografio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |