Svedio-Norvegio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Svedio-Norvegio, aŭ la sved-norvega unio, plennome La Unuiĝintaj Reĝlandoj Svedio kaj Norvegio, svede Förenade konungarikena Sverige och Norge, norvege De forenede Kongeriger Norge og Sverige, estis internacijure fiksita persona unio de la du reĝlandoj Svedio kaj Norvegio en la periodo 1814–1905. La unio ekestis el la Traktato de Kiel la 14-an de januaro 1814 kaj el la posta interkonsento de Moss kaj estis konfirmita per revizio de la norvegia konstitucio en 1814 kaj per sveda leĝo 1815. La unio estis kompromiso inter la norvegia sendependemo, esprimita en la konstitucio de Eidsvoll (de la 17-a de majo 1814, pro kio la 17-a de majo estas norvega nacia tago), kaj la svedia regemo super Norvegio, kiel rekompenco por la perdita Finnlando kaj la al Danio fordonita Sveda Pomerio.
Svedio-Norvegio | |||||||||||||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||||||||||
persona unio • historia lando | |||||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||||
Nacia konsisto: |
|||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||||
Estiĝo: |
Traktato de Kiel: Svedio ricevis Norvegion kiel rekompenco de perdita Finnlando | ||||||||||||||||||||||
Pereo: |
sendependiĝo de Norvegio | ||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||
La unio ne estis propra ŝtato; Svedio kaj Norvegio restis du apartaj ŝtatoj, kun apartaj leĝaroj, parlamentoj kaj registaroj, sed havis komunan reĝon. Nur pri internaciaj rilatoj decidis sole la sveda registaro, tiel la du ŝtatoj eksterlande impresis kvazaŭ unu sola, pligrandigita sveda ŝtato.