Marŝalo
alta militista rango / From Wikipedia, the free encyclopedia
Marŝalo (latine: Marscalcus aŭ Marescalcus campi), feldmarŝalo[1] aŭ kampomarŝalo estas en diversaj armeoj la plej alta rango super Generalo.
La plejmulto de la armeoj kiuj ankoraŭ havas marŝalojn nomumas dum paco neniun armeanon al tiu rango. La kontraŭparto de marŝalo ĉe la mararmeo estas la grandadmiralo (germane: Großadmiral) aŭ flotadmiralo (angle: Admiral of the Fleet).
En Usono, marŝalo estas ankaŭ nemilita titolo de speciala federala policano. En frua okcidenta Usono, marŝalo estis vojaĝanta policano simila al ŝerifo, sed protektis plurajn urbetojn.