Kandidatoj al la Somera Olimpiko 2012
From Wikipedia, the free encyclopedia
Entute naŭ urboj estis kandidatoj al la Somera Olimpiko 2012 kaj estis oficiale agnoskitaj de la Internacia Olimpika Komitato (IOK). La Komitato unue elektis kvin el ili : Madrido, Moskvo, Novjorko, Parizo kaj Londono, kiu fine venkis la konkurson. La brita ĉefurbo tiel fariĝis la unua urbo, kiu gastigos la Olimpiajn Ludojn por la tria fojo[1]. La kandidatiĝa proceduro por la Somera Olimpiko 2012 estis rigardita kiel unu el la plej vigle kontestitaj debatoj en la tuta historio de IOK[2]. Parizo longe restis konsiderata kiel la plej grava favorato de la proceduro[3], sed la subtenantoj de Londono sukcese influis la tutfinan decidon de la Komitato[1]. Madrido estis ankaŭ rigardita kiel ebla favorato, sed la hispana ĉefurbo ne ricevis sufiĉe multajn voĉdonojn por venki Parizon kaj Londonon[4]. Ankaŭ multe malutilis al la kandidatiĝo de Madrido tio, ke Hispanio jam gastigis la Someran Olimpikon 1992 en Barcelono.
Kandidatoj al la Somera Olimpiko 2012 | ||
---|---|---|
Somera Olimpiko 2012 | ||
Detaloj | ||
Komitato | Internacia Olimpika Komitato | |
Elektita dum | 117-a IOK-sesio | |
Gravaj datoj | ||
Unua fazo | 15-a de julio 2003 | |
Dua fazo | 15-a de januaro 2004 | |
Fina listo | 18-a de majo 2004 | |
Decido | 6-a de julio 2005 | |
Decido | ||
Venkinto | Londono (54 voĉdonoj) | |
Malvenkinto | Parizo (50 voĉdonoj) |
Post teknika ekzameno de la naŭ originalaj kandidatdosieroj, la kvin unuaj urboj estis elektitaj la 18-an de majo 2004 kaj fariĝis la oficialaj kandidatoj. Estis eliminitaj la aliaj kandidatiĝintaj urboj, nome Havano, Istanbulo, Lepsiko kaj Rio-de-Ĵanejro[5]. Kvar el la kvin elektitaj urboj estis prestiĝaj naciaj ĉefurboj, tiel ke des pli kreskis tutmonda intereso kaj pasio pri la fina fazo de la proceduro. Parizo kaj Madrido obtenis pli multajn poentojn okaze de la unua ekzameno de siaj dosieroj. Komence de 2005, pli detala taksado de la kandidatoj preskaŭ egaligis Parizon kaj Londonon kaj instigis specifan rivalecon inter la du ĉefurboj antaŭ la fina baloto. Post kvar-raŭnda baloto dum la 117-a IOK-sesio en Singapuro la 6-an de julio 2005, Londono estis fine elektita de la komitatanoj. Moskvo, Novjorko kaj Madrido estis eliminitaj ekde la unuaj tri raŭndoj. Londono venkis la finan raŭndon danke al plimulto de kvar voĉdonoj kompare kun Parizo, kaj fariĝis la gastigonta urbo de la Somera Olimpiko 2012.
Dum la monato post la baloto, membroj de la pariza delegitaro asertis, ke la delegitaro de Londono malrespektis plurajn regulojn de IOK. La ĉefa akuzo rilatis al publika subtenado fare de Tony Blair antaŭ la fina voĉdono sed ankaŭ al tio, ke Londono pretis proponi variajn donacojn al alvenontaj atletoj[6]. Publika deklaro de IOK-prezidanto Jacques Rogge refutis tiujn akuzojn kaj aldonis, ke la konkurso estis justa[7]. Aperis alia polemiko pro ĵurnalisma raporto en la brita televidserio Panorama, kiu malkaŝis korupto-skandalon rilate al la IOK-membro Ivan Slavkov kaj al aliaj agentoj, kiuj proponis doni sian voĉdonon al iu ajn kandidato kontraŭ mono[8]. Ĉar la Internacia Olimpika Komitato estis jam malfortigita de la skandalo de la Vintra Olimpiko 2002, ĝi tre rapide kaj tre severe punis la kulpulojn[9].