Juan Ginés de Sepúlveda
From Wikipedia, the free encyclopedia
Juan Ginés de Sepúlveda (1490-1573) estis hispana humanisto, filozofo, juristo, historiisto, latinisto, tradukisto de Aristotelo, mentoro de Filipo la 2-a (1527-1598), revizianto de la Nova Testamento, reĝa kronikisto de Karlo la 1-a kaj polemika proponanto de kolonia sklaveco en Ameriko, kontraŭe al Bartolomé de las Casas kiu defendis la indiĝenojn, en arda senvenkinta debato, konata kiel "La Valjadolida polemiko", en 1550.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Juan Ginés de Sepúlveda | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 11-an de junio 1490 (1490-06-11) en Kordovo | |
Morto | 17-an de decembro 1573 (1573-12-17) (83-jaraĝa) en Pozoblanco | |
Religio | katolikismo vd | |
Lingvoj | hispana • latina vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Alma mater | Universitato de Bolonjo • historia universitato de Alkalao vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • poeto • filozofo • politikisto vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Li same tenis akrajn polemikojn kun Erasmo de Roterdamo.[1] Li refutis Martenon Luteron kaj sintenis favore al Katerino de Aragono, onklino de Karlo la 5-a kaj edzino de Henriko la 8-a (1491-1537), kiu petis nuligon de la geedziĝo.