José Marchena
From Wikipedia, the free encyclopedia
José MARCHENA y Ruiz de Cueto (Utrera, 18-a de novembro de 1768 – Madrido, 31-a de januaro de 1821), plej konata per la kromnomo Abate Marchena (abato Marĉeno) kvankam li neniam estis pastro,[1] estis hispana politikisto liberalulo kaj afrancesado, verkisto, publicisto, saĝulo kaj tradukisto. Li vivis ĉefe kiel ekzilito en Francio, kien ki translokiĝis fuĝinte el Inkvizicio kaj li aktive partoprenis en la politika kaj intelekta vivo de la Unua Respubliko kaj la Unua Imperio francaj, kunlabore kun gravuloj tiom elstaraj kiaj Brissot kaj Sieyès kaj estis enkarcerigita en diversaj okazoj kaj dum mallonge ellandigita al Svisio. Revenis al Hispanio en 1808 kun la nova reĝo Jozefo Bonaparte, kaj okupis diversajn postenojn en lia administrado, sed poste devis abandoni ilin post la malvenko de la franca armeo fine de la Milito de Sendependigo. Post dua ekzilo en Francio revenis al Hispanio post la puĉo de la generalo Riego, cele partopreni en la politika hispana vivo, sed li mortiĝis nur kelkajn monatojn post sia reveno.
José Marchena | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | José Marchena y Ruiz de Cueto | |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1768 (1768-11-18) en Utrera | |
Morto | 31-an de januaro 1821 (1821-01-31) (52-jaraĝa) en Madrido | |
Lingvoj | hispana • franca vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Alma mater | Universitato de Salamanko vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Abate Marchena vd | |
Okupo | verkisto • tradukisto • literaturkritikisto • ĵurnalisto • poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lia intelekta agado gamis al kampoj de politika ekonomiko -klara partiano de la liberalismo de Adam Smith-, filozofio -granda admiranto de Voltaire kaj Rousseau- literaturo, politiko aŭ religio. Krome li estis unu el plej influaj tradukistoj hispanaj de la unua kvarono de la 19a jarcento, ekzemple por la unua hispana traduko de Du Contrat social kaj de aliaj verkoj de Rousseau, krom versioj de verkoj de Molière, Montesquieu, Voltaire, Volney kaj Lukrecio, kelkaj el kiuj reeldoniĝis foje dum la 19a kaj 20a jarcentoj.