Johannes Piscator
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johannes Piscator (1546-1625) estis germana kalvinista teologo[1], reformisto, ekzegezisto, biblitradukisto, profesoro pri teologio en la Universitato de Strasburgo, profesoro de Conrad Vorstius (1569-1622)[2] en la Universitato de Hajdelbergo, kiun li konsideris "sian spiritan filon", tamen, pro iliaj teologiaj ligiloj, jaroj pli malfrue li priskribis sian lernanton kiel "koruptitan filon kiu portis nenion krom malfeliĉon."[3]
Johannes Fischer (1546-1625) | ||
---|---|---|
Biblio de Gasterntal, Svisio, 1696 | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 27-a de marto1546 en Strasburgo, Francio | |
Morto | 26-a de julio 1625 en Herborn, Germanio | |
Religio | protestantismo vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Tubingeno Universitato de Strasburgo Universitato de Hajdelbergo | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto verkisto Protestanta teologo universitata instruisto teologo ekzegezisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La elektisto Frederiko la 3-a (1515-1576)[4] trovis iom da rezisto kiam ĉi tiu provis indiki lin al la Fakultato pri Artoj de la Universitato de Hajdelbergo, tamen, en 1574, Piscator sukcesis iun postenon en la Latina Pedagogia Kolegio. Piscator faris kelkajn latinajn komentojn pri la Nova kaj Malnova Testamentoj kaj inter 1605-1619 li eldonis germanan tradukon de la Biblio.[5] Li lasis amason da kompendioj pri filozofio, filologio kaj teologio, kiu estis multe disvastigataj. Teologie li estis forta oponanto de la doktrino pri aktiva obeado al Kristo.