Universitato de Strasburgo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Strasburgo post la Universitato Aix-Marsejlo, estas la dua plej granda universitato en Francio, kun 43 mil studentoj kaj pli ol 4 mil esploristoj. La nuna universitato estis fondita de Johannes Sturm en la 22-a de marto 1538 kaj en 1970 ĝi dividiĝis en tri apartaj institucioj: Universitato Louis Pasteur, Universitato Marc Bloch kaj Universitato Robert Schuman. En la 1-a de januaro 2009, la kunfandiĝo de tiuj tri universitatoj refaris la unuiĝintan Universitaton de Strasburgo, kiu nun troviĝas inter la plej bonaj en Eŭropo en la Ligo de la Eŭropaj Universitatoj por Esplorado[1]. Ĝi interalie membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj.
Rapidaj faktoj Informoj, fondodato ...
Fermi