Johann Christian Poggendorff
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Christian POGGENDORFF (1796-1877) (Hamburgo, la 29-a de decembro 1796 - Berlino, la 24-a de januaro 1877) estis germana fizikisto, kemiisto kaj redaktoro. Li estis filo de Joachim (aŭ Jochim) Hinrich Poggendorff (1744-1817)[1] kaj Johanna Maria Schreier (1758-1816)[2] kaj patro de Paul Adolf Poggendorff (1832-1910) kaj Marie Charlotte Poggendorff (1836-1910), edzino de la germana filologo Valentin Rose (1829-1916).
Johann Christian Poggendorff (1796-1877) | ||
---|---|---|
Manlibro pri pura kaj aplikata kemio (1854), verkita de Johann Christian Poggendorff. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 29-a de decembro 1796 en Hamburgo | |
Morto | 24-a de januaro 1877 en Berlino | |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj | |
Senkompare la plej granda kaj plej grava parto de lia laboro koncernis kemion, fizikon, elektron kaj magnetismon. Poggendorff estas konata pro sia elektrostatika motoro kiu estas analoga al la elektrostatika maŝino de Wilhelm Holtz. En 1841, li priskribis la uzon de la potenciometro por mezurado de elektraj potencialoj sen kurentkonsumo.