Jarmilo de Rusio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Jarmilo de Rusio (ruse Тысячелетие России) estas monumento situanta en Velikij Novgorod, Rusio, kaj konstruita en 1862 je honoro de la miljara jubileo de la legenda alvoko de Varengoj en Rusjon[1]. Aŭtoroj de la projekto estis Miĥail Mikeŝin, Ivan Ŝreder kaj arkitekto Viktor Gartman. La monumento situas en la Kremlo de Novgorod.
Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...
La Jarmilo de Rusio | |
ruse Тысячелетие России | |
monumento | |
Monumento al la Mil Jaroj de la Ŝtato Rusia | |
Oficiala nomo: Тысячелетие России | |
Moto: Al la okazinta jarmilo de la ŝtato Rusia dum bonorda reĝado de imperiestro Aleksandro la 2-a je la jaro 1862 | |
Lando | Rusio |
---|---|
Regiono | Novgoroda provinco |
Urbo | Velikij Novgorod |
Konstruaĵo | Monumento |
Situo | en la Kremlo de Novgorod |
- koordinatoj | 58° 31′ 18″ N 31° 16′ 34″ O (mapo) |
Alteco | 15,7 m |
Aŭtoro | Miĥail Mikeŝin, Ivan Ŝreder, arkitekto Viktor Gartman |
Stilo | Novbizancia stilo |
Materialo | bronzo |
Estiĝo | 20-a de septembro 1862 |
Por publiko | publike alirebla |
Situo enkadre de Rusio
| |
Vikimedia Komunejo: Millennium of Russia | |
Fermi