Heinrich Caro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Henriko Karo (1834-1910) estis germana kemiisto, kiu studis kemion en la Universitato de Berlino kaj pli malfrue tinkturon en la Reĝa Instituto pri Komerco de Berlino. Li estis asistanto de Jakobo Meyer, patro de Viktor Meyer, en Berlino. En anglio li plibonigis la ekstraktadon de maŭveino[1] el la restaĵoj de ties sintezo kaj disvolvis la sintezon por la produktado de ruĝo-anilino au rozanilio[2] kaj aliaj tinkturoj. Karo ankaŭ estis respondeca por la indigoesploro en firmao BASF, kaj, en 1878, li sintezis la unuan indigan tinkturon kune kun Adolf von Baeyer (1835-1917). Henriko Karo patentigis la tinkturon alizarinon[3], krom tio li unue izolis la akridinon[4] kaj la peroksomonosulfata acido, ankaŭ konata kiel Acido de Karo[5][6].
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Heinrich Caro (1834-1910) | |||||
---|---|---|---|---|---|
La Peroksomonosulfata acido ricevis lian nomon. | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-a de februaro 1834 en Poznano, Germanio | ||||
Morto | 11-a de septembro 1910 en Dresdeno, Germanio | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Berlino | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi