Gvadalaharo aŭ Gvadalaĥaro[mankas fonto] (Guadalajara en hispana lingvo) estas urbo en Kastilio-La Manĉo, en la centro de Hispanio kaj de la Iberia Duoninsulo. Gvadalaharo estas ĉefurbo de samnoma provinco, havanta 175.000 loĝantojn, unu el la plej senloĝataj provincoj de Hispanio. Ĝi situas sur monteto sur la maldekstra bordo de la valo de la rivero Henares, en la plej alta parto de la Suda Altebenaĵo de Kastilio, inter la komarkoj Alkario kaj Campiña del Henares. La urbo estis fondita sur altaĵo de la tereno, inter du profundaj ravinoj, nome Alamín kaj Coquín [koKIN] aŭ de Sankta Antonio, kiuj alportis akvon el la proksima alkaria altebenaĵo al la rivero Henares.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Guadalajara
Rapidaj faktoj Guadalajara, municipo en Hispanio ...
La alto de la urbo super la marnivelo estas de 708 metroj mezurite en la ĉefa placo. La klimato estas mediteranea kontinenta, kun longaj kaj malvarmaj vintroj, kaj mallongaj kaj tre varmaj someroj. La jara averaĝo de temperaturoj estas de 13,1 ºC kaj de precipitaĵo pli ol 400 l/m². Ĝi havis en 2015 loĝantaron de 83 391 loĝantoj, kio faras ĝin la tria plej loĝata urbo de Kastilio-Manĉo, post Albacete kaj Talavera de la Reina.[1] Kun areo de 235 51 km² ĝi havas loĝdensecon de 355,48 km². Ĝi situas je 55 kilometrojn for de Madrido, preskaŭ en la influareo de ties aglomeraĵo.