Franciska de Braganzo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Franciska de Braganzo (1824-1898) estis Princino de Brazilo, Princino de Joinville kaj Infantino de Portugalio, ŝi estis la kvara filino de la Imperiestro Dom Petro la 1-a (1798-1834) kun ties edzino Maria Leopoldina (1797-1826) - filino de Francisko la 1-a (1768-1835) - kaj fratino de la lasta imperiestro de Brazilo Dom Petro la 2-a (1825-1841). Ŝia kompleta nomo estis Franciska Karolina Joana Karlota Leopoldina Romana Ŝavier de Paula Micaela Gabriela Rafaela Gonzaga.
Franciska de Braganzo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princino de la Brazila Imperio | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1824 (1824-08-02) en Rio-de-Ĵanejro, Brazila Imperio | ||||
Morto | 27-an de marto 1898 (1898-03-27) (73-jaraĝa) en Parizo, Francio | ||||
Tombo | Dreux Royal Chapel vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Braganza vd | ||||
Patro | Petro la 1-a de Brazilo vd | ||||
Patrino | Maria Leopoldina de Aŭstrio vd | ||||
Gefratoj | Paŭlino de Brazilo • Maria la 2-a • Princess Maria Amélia of Brazil • Januario de Brazilo • Isabel Maria de Alcântara, Duchess of Goiás • Petro la 2-a de Brazilo • Infante Miguel of Portugal • Prince João Carlos, Prince of Beira • Pedro de Alcántara Brasileiro • Maria Isabel de Alcântara, Countess of Iguaçu • Inácia Carolina Horta vd | ||||
Edz(in)o | Prince François, Prince of Joinville vd | ||||
Infanoj | Princess Françoise of Orléans • Prince Pierre, Duke of Penthièvre • Marie Léopoldine d'Orléans vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aristokrato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi estis fratino de Dom Petro la 2-a (1825-1841), Paula Mariana de Bragança (1823-1833) kaj Januária Maria de Bragança (1822-1901). Ŝia nomo estis elektita de sia patro kiel omaĝo al la Rivero Sankta Francisko[1], kies naskiĝo kuŝas en la subŝtato Minas-Ĝerajso. Ŝi perdis sian patrinon, Dona Leopoldina (1797-1826), kiam ŝi estis trijara. Kiam ŝi estis 7-jara, ŝi vidis sian patron Dom Petro la 1-a (1798-1834), sian duonpatrinon Amelia de Leuchtenberg (1812-1873) kaj sian plej maljunan fratinon Dona Maria la 2-a (1819-1853), foriri al Lisbono. La princino kreskis sub strikta edukiteco.