Francisko la 1-a (Aŭstrio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Francisko la 2-a Jozefo Karlo, germane Franz II. Joseph Karl [franc dea cvajte jozef karl] (naskiĝis la 12-an de februaro 1768 en Florenco, mortis la 2-an de marto 1835 en Vieno) estis la lasta imperiestro (Kaiser) de la germana Sankta Romia Imperio (1792–1806) kaj, kun la nomo Francisko la 1-a, la unua imperiestro de Aŭstrio (1804–1835). Krome li estis
Francisko la 2-a / la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Duobla imperiestro | |||||
Francisko la 2-a post sia kronado kiel imperiestro, 1792 | |||||
Kronado | 6-a de junio 1792, Buda 9-a de aŭgusto 1792, Prago | ||||
Persona informo | |||||
Franz II | |||||
Naskonomo | germane Franz Joseph Karl | ||||
Naskiĝo | la 12-an de februaro 1768(nun 1768-02-12) en Florenco, Grandduklando Toskanio | ||||
Morto | la 2-an de marto 1835 (67‑jara) en Vieno, Aŭstra imperio | ||||
Tombo | Imperia kripto, Vieno | ||||
Religio | Romkatolikismo | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstra imperio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Habsburgo-Loreno | ||||
Patro | Leopoldo la 2-a | ||||
Patrino | Maria Luiza de Hispanio | ||||
Gefratoj | Archduchess Maria Anna of Austria • Princess Maria Clementina, Duchess of Calabria • Maria Terezo Jozefino de Aŭstrio • Louis of Austria • Ferdinando la 3-a, Granda Duko de Toskanio • Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno • Archduke Rainer Joseph of Austria • Archduke Anton Victor of Austria • Aleksandro Leopoldo de Habsburgo-Loreno • Karlo de Aŭstrio-Teŝino • Rudolfo de Habsburgo-Loreno • Johano de Aŭstrio • Archduchess Maria Amalia of Austria (1780-1798) vd | ||||
Edz(in)o | 1. Dukino Elizabeto de Virtembergo 2. Maria Tereza de Napolo kaj Sicilio 3. Maria Ludovika de Aŭstrio-Este 4. Karolina Aŭgusta de Bavario | ||||
Infanoj | Ludovika Elizabeto, Maria Luiza, Ferdinando la 1-a, Maria Karolina, Maria Leopoldina, Klementina, Jozefo Francisko, Maria Karolina, Francisko Karolo, Maria Anna, Johano Nepomuko, Amalia Tereza | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtatestro vd | ||||
| |||||
| |||||
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio | |||||
Francisko la 2-a | |||||
Dum | 1792-1806 | ||||
Antaŭulo | Leopoldo la 2-a | ||||
Sekvanto | neniu - (imperio dissolvita) | ||||
Imperiestro de Aŭstrio | |||||
Francisko la 1-a | |||||
Dum | 1804–1835 | ||||
Antaŭulo | neniu - (imperio kreita) | ||||
Sekvanto | Ferdinando la 1-a | ||||
Reĝo de Bohemio | |||||
Dum | 1792-1835 | ||||
Antaŭulo | Leopoldo la 2-a | ||||
Sekvanto | Ferdinando la 5-a | ||||
Reĝo de Hungario kaj Kroatio | |||||
Dum | 1792-1835 | ||||
Antaŭulo | Leopoldo la 2-a | ||||
Sekvanto | Ferdinando la 5-a | ||||
Prezidanto de la Germana Federacio | |||||
Dum | 1815-1835 | ||||
Antaŭulo | - | ||||
Sekvanto | Ferdinando la 1-a | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Francisko antaŭvidis la dissolvon de la Sankta Romia imperio; tial li transportigis la imperiajn insignojn al Vieno kaj en 1804 deklaris sin imperiestro de Aŭstrio. Kiam en 1806 Napoleono Bonaparte devigis lin rezigni pri la sankt-romia imperiestreco, tamen restis al li la aŭstria. Ĝin portis ankaŭ tri liaj posteuloj.
Jure la proklamo de aŭstria imperio estis kontraŭ la leĝoj de la Sankta Romia Imperio; la du ne povis kunekzisti. Fakte tamen Francisko dum du jaroj havis du imperiestrajn titolojn, de la Sankta Romia Imperio kaj de Aŭstrio.
Francisko ne estis tre energia politikisto, sed lasis la diplomation al sia kanceliero Metternich.
Francisko firme kredis je la dia legimiteco de sia dinastio. Tial li permesis, ke postsekvu lin lia filo Ferdinando la 1-a, kiu evidente ne taŭgis kiel regnestro kaj ricevis la "honoran" nomon "Ferdinando la Bonkora". Sed Metternich servis ankaŭ Ferdinandon kaj komence eĉ ties nevon kaj posteulon Francisko Jozefo la 1-a. Pri sia persono Francisko estis relative liberala kaj, kontraŭe al tiutempaj kutimoj, ofte surmetis civilajn vestaĵojn anstataŭ uniformon.
Dum lia regado, en 1797, ekestis la unua versio de la "popola himno" de Aŭstrio, kies melodion verkis Joseph Haydn. La unua teksto komenciĝis per la vortoj "Gott erhalte Franz, den Kaiser" (Dio protektu Franciskon, la imperiestron).
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri biografio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |