Joseph Haydn
aŭstra komponisto (1732–1809) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Franz Joseph HAYDN ([fʀanʦ ˈjoːzɛf ˈhaɪdən], esperantigite Franc Jozef Hajdn), li mem neniam estas uzinta la nomon Franz; naskiĝis la 31-an de marto 1732 en Rohrau, Malsupra Aŭstrio; mortis la 31-an de majo 1809 en Gumpendorf) estis gvida aŭstra komponisto de la Viena klasikismo. Li estis mejloŝtono en la disvolvigo de ĉambra muziko same kiel de la pianotrio.[1]
Joseph Haydn | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Joseph Haydn | |||||
Naskiĝo | 31-an de marto 1732 (1732-03-31) en Rohrau, arkiduklando Aŭstrio, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 31-an de majo 1809 (1809-05-31) (77-jaraĝa) en Vieno, Aŭstra imperio | ||||
Tombo | Bergkirche vd | ||||
Lingvoj | alemana • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio • arkiduklando Aŭstrio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Mathias Haydn vd | ||||
Gefratoj | Michael Haydn • Johann Evangelist Haydn vd | ||||
Edz(in)o | Anna Haydn (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komponisto muzikologo dirigento pianisto vd | ||||
Laborkampo | teatra arto • klasika muziko • klasika epoko • opero • arĉa kvarteto • sonato • simfonio vd | ||||
Aktiva en | Vieno vd | ||||
Aktiva dum | 1740– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | 100-a simfonio ❦ 101-a simfonio (Haydn) ❦ La kanto de l' germanoj vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis frato de la komponisto Michael Haydn kaj de la tenoro Johann Evangelist Haydn.
Haydn pasigis la plej grandan parton de sia kariero kiel kortegomuzikisto kaj dirigentis la orkestron kaj la operon de la bienhava familio Esterházy je ties vilao, por kio li devis komponi la muzikon. La efikon de la izoliteco disde aliaj komponistoj kaj la tendencoj de la muziko li priskribis per la konata citaĵo: „Mi estis apartigita de la mondo, neniu en mia proksimeco povis frenezigi min je mi mem kaj torturi, kaj tiel mi devis originaliĝi.“