Francisco de Vergara
From Wikipedia, the free encyclopedia
Francisko Vergaro (1484-1545) estis hispana humanisto, helenisto, profesoro pri la greka en la Universitato de Alcalá de Henares, instruanto de Juan de Valdés (1500-1541), lernanto de Nuñez de Guzman (1475-1553), kaj Demetro Duko el Kreto, kiu estis kunlaboranto de Aldo Manuzio. Li ankaŭ estis amiko kaj admiranto de Erasmo de Roterdamo (1467-1536); aŭtoro de sennombraj verkoj pri la greka lingvo, kiu, kune kun sia frato Juan Vergara (1492-1557), kunlaboris pri la eldonado de la Poliglota Biblio[1], sub la gvidado de Francisco Jiménez de Cisneros (1436-1517).
Francisco Vergara (1484-1545) | ||
---|---|---|
De omnibus graecae linguae grammaticae partibus libri ..., 1550 | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1484 en Alcalá de Henares, Hispanio | |
Morto | 27-a de decembro 1545 en Toledo, Hispanio | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Alma mater | Universitato de Alcalá de Henares | |
Familio | ||
Gefratoj | Juan de Vergara vd | |
Profesio | ||
Okupo | filologo • helenisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kiel sekvanto de Nuñez de Guzman (1475-1553), pli konata kiel Pinsiano, li reprezentis la plej kvalifikitan ikonon de la hispana humanismo en la helena areo dum la unua triono de la 16-a jarcento. Unuafoje tradukis al la kastelana la verkon Historia de Teágenes y Cariclea, bizancan novelon de Heliodoro de Emeso[2], kies versio perdiĝis. La influo de tiu romano estis rimarkinda sur Los trabaljos de Persiles y Sigismunda[3] de Miguel de Cervantes (1547-1616).