Felix Klein
germana matematikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Christian Felix KLEIN [klajn] (25a de aprilo 1849 – 22a de junio 1925) estis germana matematikisto kaj instruisto pri matematiko, konata pro sia laboro kun teorio de grupoj, kompleksa analitiko, ne-Eŭklida geometrio kaj pri la asocioj inter geometrio kaj grupoteorio. Lia Erlangena Programo de 1872, klasiganta geometriojn laŭ iliaj bazaj simetrigrupoj, estis influa sintezo de multo de la tiama matematiko.
Li faris mezlernejon en Düsseldorf, kaj poste studis matematikon kaj fizikon en la Universitato de Bonn,[1] profesoriĝis en Munkeno en la Technische Hochschule dum 1875. Tie li kaj Alexander von Brill instruis por elstaraj studentoj, kiel Adolf Hurwitz, Walther von Dyck, Karl Rohn, Carl Runge, Max Planck, Luigi Bianchi kaj Gregorio Ricci-Curbastro.
En 1875 Klein edziĝis al Anne Hegel, nepino de la filozofo Georg Wilhelm Friedrich Hegel.[2]
Post kvin jaroj en la Technische Hochschule, Klein estis nomumita profesoro pri geometrio en Leipzig. Tie liaj kolegoj estis Walther von Dyck, Rohn, Eduard Study kaj Friedrich Engel. La jaroj de Klein en Leipzig, 1880 ĝis 1886, fundamente ŝanĝis lian vivon. Dum 1882, lia sano malbonegiĝis; dum 1883–1884, li suferis pro deprimo.[3] Tamen lia esplorado pluis.
Klein profesoriĝis en la Universitato de Gotingeno en 1886. Ekde tiam ĝis sia retiriĝo en 1913, li klopodis re-establi Gotingenon kiel la ĉefa centro por matematika esplorado en la mondo. En 1895, Klein dungi David Hilbert el la Universitato de Königsberg; tiu nomumo montriĝis sukcesega, ĉar Hilbert pluigis la Gotingenan bonan reputacion ĝis sia propra retiriĝo en 1932.
Pro la redaktoreco de Klein, la gazeto Mathematische Annalen iĝis unu el la plej bonkvalitaj primatematikaj gazetoj en la mondo. Ĝi temis pri kompleksa analitiko, algebra geometrio kaj invarianta teorio (almenaŭ ĝis Hilbert finigis la temon). Ĝi havigis ankaŭ gravan produkton pri reala analitiko kaj la nova grupoteorio.