Bonna universitato
universitato en la urbo Bonno en okcidenta Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Rejnlanda Universitato Frederiko Vilhelmo Bonn (germane Rheinische Friedrich-Wilhelms-Universität Bonn, mallonge Bonna Universitato) estas la universitato en la urbo Bonno en okcidenta Germanio. Ĝi ricevis sian nomon laŭ la prusia reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a kaj fondiĝis en 1818. En la vintra semestro 2013/14 la universitato havis proksimume 32 500 studentojn.
Rejnlanda Universitato Frederiko Vilhelmo Bonno | |||||
---|---|---|---|---|---|
germane Rheinische Friedrich-Wilhelms-Universität Bonn | |||||
publika esplorada universitato • Local Internet registry • comprehensive university • University of Excellence • publika universitato • eldonejo | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 1818 | ||||
fondinto(j) | Frederiko Vilhelmo la 3-a vd | ||||
speco | ŝtata | ||||
jara budĝeto | 468 milionoj da € (2010, kun la universitata klinikaro) | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 50° 44′ 2″ N, 7° 6′ 8″ O (mapo)50.7338888888897.1022222222222 | ||||
lando | Germanio | ||||
urbo | Bonno, Germanio | ||||
Estraro | |||||
gvidanto | rektoro Michael Hoch (ekde majo 2015) | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 38 043 (majo 2019, kun la medicinaj studantoj de la universitata klinikaro)[1] | ||||
nombro de kunlaborantoj | 8 838 (2010, kun la universitata klinikaro) | ||||
el tio profesoroj | 540 (2010) | ||||
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes • Konferenco de Altlernejaj Rektoroj • Germana Altlerneja Sporta Asocio • Asocio de Eŭropaj Universitatoj • Informationsdienst Wissenschaft • Franca-Germana Altlernejo • RIPE Network Coordination Centre • arXiv • German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V. • Geoverbund ABC/J • ORCID vd | |||||
filiita al | |||||
• Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd | |||||
filioj | |||||
• Bonn-Aachen International Center for Information Technology • Bonn-Cologne Graduate School of Physics and Astronomy • Juridicum (Bonn) • Q113136782 vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
Inter la plej konataj universtitataj studentoj estas ekzemple sep Nobel-premiitoj, dek du ricevintoj de la premio Gottfried Wilhelm Leibniz, du premiitoj per la medalo Fields, la papo Benedikto la 16-a, Karl Marks, Joseph Schumpeter kaj Friedrich Nietzsche. Laŭ rangolisto de la londona publikaĵo Times Higher Education, flanka eldonaĵo de la gazeta eldonejo The Times, pri la jaro 2010 la Bonna Universitato estas inter la 200 plej bonaj de la mondo.[2]