Ernst Dieffenbach
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Karl Ernst Dieffenbach (1811-1855) estis germana kuracisto, geologo kaj naturalisto. Li estis la unua sciencisto kun altstara gradigo kiu vivis kaj laboris en Nov-Zelando, lando kie li larĝe vojaĝis sub la aŭspicoj de la Nov-Zelanda Kompanio[1]. En 1841, li reiris al Eŭropo kaj publikigis la verkon Travels in New Zealand (Vojaĝoj tra Nov-Zelando, 1843), kie li raportas la rezultojn de sia esploroj pri la geografio kaj naturhistorio de tiu regiono. Li korespondis kun Charles Darwin[2] kaj tradukis en la germanan kelkaj libroj de ĉi-aŭtoroj.
Ernesto Difenbaĥo (1811-1855) | ||
---|---|---|
Alegorio: Ernesto Difenbaĥo atingas la pinton de la Monto Egmont | ||
Persona informo | ||
Ernst Dieffenbach | ||
Naskiĝo | 27-a de januaro 1811 en Giessen, Germanio | |
Morto | 1-a de oktobro 1855 en Giessen, Germanio | |
Lingvoj | germana vd | |
Loĝloko | Hesio-Darmstadt • Kolonio de Nov-Zelando vd | |
Ŝtataneco | Hesio-Darmstadt vd | |
Alma mater | Universitato de Gießen | |
Profesio | ||
Okupo | botanikisto • kuracisto • malakologo • universitata instruisto • geologo • etnologo • esploristo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Travels in New Zealand with contributions to the geography, geology, botany, and natural history of that country vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li studis Medicinon en la Universitato de Gießen[3] kaj estis indikita, laŭ rekomendo de Richard Owen (1804-1892), por fari ekspluatekspedicion al Nov-Zelando, organizitan de la Nov-Zelanda Kompanio. Li estis selektita de la Reĝa Geografia Societo[4], por enŝipiĝi kiel kirurgo, naturalisto kaj esploristo surborde de la skuno Tory, kiu ekiris en ekspluatvojaĝo por taksi la ĉefajn riĉajojn de Nov-Zelando kaj ricevi la britajn koloniistojn. Lia tasko estis prepari raportojn por la Nov-Zelanda Kompanio, entenantajn lernobjektojn kiuj variis inter la vulkanologio, meteorologio, kaj konduto de la tajdoj rilate al flaŭro kaj faŭno krom la karakterizaĵoj de la grundo.