Norda Insulo (Nov-Zelando)
la pli norda kaj pli malgranda el la du ĉefinsuloj el kiuj konsistas Nov-Zelando / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Norda Insulo estas la dua plej granda insulo de Novzelando, post la Suda Insulo. Ĝi havas areon de 113 729 km² kaj estas la 14a plej granda insulo en la mondo.
Rapidaj faktoj insulo ...
Norda Insulo | ||
---|---|---|
Norda insulo | ||
insulo | ||
Akvejo | Sudpacifiko | |
Geografia situo | 38° 24′ S, 175° 43′ O (mapo)-38.395833333333175.712222222222797 f1 | |
| ||
Areo | 113 729 km2[1]dep1 w3f4 | |
Plej alta loko | Ruapehu 2 797 mf5 | |
Loĝantaro | 3 328 700 | |
Ĉefa loko | Auckland | |
Fermi
Sur la insulo situas la plej granda urbo de Nov-Zelando, Auckland, la ĉefurbo Wellington kaj pluraj aliaj gravaj urboj. Sur ĝi vivas ĉirkaŭ 76 % de la nov-zelanda loĝantaro.
Laŭ la mitologio de la maorioj la du insuloj ekestis en la epoko de duondio Māui. Li veturis per kanuo kun siaj fratoj, kaj tiuj kaptis grandan fiŝon, sed ne sukcesis elakvigi ĝin. Tiu fiŝo iĝis la Norda Insulo, la kanuo la Suda Insulo. La montoj kaj valoj sur la Norda Insulo ekestis per la batoj, kiujn la fratoj donis al la fiŝo. La maorioj nomas la insulon Te Ika-a-Māui, "fiŝo de Māui".