Elisabeth Schwarzkopf
From Wikipedia, the free encyclopedia
Olga Maria Elisabeth Friederike SCHWARZKOPF, OBE (9a de Decembro 1915 - 3a de Aŭgusto 2006) estis german-devena aŭstri-brita soprano. Ŝi estis inter la plej elstaraj kantistinoj de lieder, kaj ŝi estis fama pro siaj kantado de viena opereto, same kiel pro operoj de Mozart, Wagner kaj Richard Strauss.[1][2] Post retiriĝi el la scenejo, ŝi estis voĉ-instruistino internacie. Ŝi estas konsiderata unu el la plej grandaj sopranoj de la 20-a jarcento.[3]
Elisabeth Schwarzkopf | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de decembro 1915 (1915-12-09) en Jarocin, Germanio |
Morto | 3-an de aŭgusto 2006 (2006-08-03) (90-jaraĝa) en Schruns, Aŭstrio |
Mortokialo | sen valoro |
Tombo | Zumikon |
Lingvoj | angla • germana |
Ŝtataneco | Germanio • Aŭstrio • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato de Artoj Berlino |
Familio | |
Edz(in)o | Walter Legge (en) |
Amkunulo | Hugo Jury |
Okupo | |
Okupo | operkantisto muzikinstruisto |
Ŝia kantokariero startis iom hazarde. En la komenco de la nazia ascendo, ŝia patro, kiu estis instruisto, malakceptis nazian kunsidon en sia lernejo, kaj en 1933 je ilia enpoviĝo, li estis maldungita, dum lia filino ne rajtis studi medicinon en universitato kiel planite kaj devis private dediĉi sin al operkantado. La 15an de Aprilo 1938 ŝi debutis en Parsifalo de Richard Wagner. Ekde tiam ŝi ricevis proponon aliĝi al la Nazia Partio por rajti prosperon en la kantokariero. Tiam ŝia patro instigis ŝin akcepti por ke ŝi ne suferu subpremadon kiel okazis al li mem. Ŝi kantis por kunsidoj de la Nazia Partio kaj de la Waffen-SS. Ekde 1942 ŝi kantis en la Viena Ŝtata Operejo operrolojn de Mozart (Die Entführung aus dem Serail), de Puccini (La bohème) kaj de Verdi (La traviata). En 1945 ŝi ricevis ŝtatanecon de Aŭstrio kaj plue kantis en Vieno, kaj ekde 1947 ankaŭ en Britio kaj internacie.