Soprano
From Wikipedia, the free encyclopedia
Per soprano (el la itala sopra = „supra“) oni nomas la plej altan homan voĉregistro. Plejparte ĝi estas kantata de virinoj, sed ankaŭ knaboj antaŭ la voĉoŝanĝiĝo povas kanti ĝin same kiel viroj, kiuj kantas falsete. Dum pasintaj jarcentoj ankaŭ ekzistis kastritoj kantantaj soprane. Aparta escepto estas la Brazila kantisto Cordeiro. Ankaŭ se li ne estas kastrito, li antingas la tonon g‘‘, tono kiu superas la plej altan tonon en la ario "Königin der Nacht" (Reĝino de la nokto) el la opero „Zauberflöte“ de Mozart je unu plentono.
voĉaj registroj | |
virinaj voĉoj | viraj voĉoj |
---|---|
Soprano (S) |
Tenoro (T) |
Mezosoprano |
Baritono |
Aldo (A) |
Baso (B) |
La sonskalo de la sopranvoĉo etendiĝas normale ekde c’ ĝis a’’, ĉe profesiaj kantistinoj tamen pli altaj tonoj eblas.
Kelkaj specialaj kantfakoj por la sopranistoj formiĝintaj dum la 19-a jarcento estas:
- lirika soprano
- drama soprano
- lirika koloratursoprano, por roloj de alta virtuozeco
- drama koloratursoprano, por roloj de alta virtuozeco kaj drameco
- subreto, por roloj el la komika fako
- mezosoprano kun iom pli malalta skalo kaj sonkoloro, iom simile al la aldo
Dum la renesanco kaj la baroka epoko la sopranregistron voĉan aŭ instrumentan oni nomis ankaŭ „diskanto“.
Vd. ankaŭ: kantado, voĉregistro, kastrito,