Despeñaperros
From Wikipedia, the free encyclopedia
Despeñaperros (Hundelmontigejo) estas ravino, interkrutejo kaj montopasejo elfosita de la rivero Despeñaperros situa en la municipo de Santa Elena, norde de la provinco de Jaén (Hispanio), kiu estas deklarata Natura Parko fare de la Junto de Andaluzio kun etendo de 7.649 hektaroj, ĉefe pro siaj valoroj geologiaj kaj pejzaĝaj, sed kiu posedas ankaŭ elstaraj flaŭro kaj faŭno.
Temas pri interkrutejo inter krutegaj rokomuroj, kun deklivoj pli ol 500 m altaj kaj tre uzataj de la homo laŭlonge de la historio, ĉar estis natura trapasejo de Sierra Morena kaj ĉefa kontaktejo inter Andaluzio kaj la Centra Altebenaĵo, Kastilio-Manĉo, aŭ kio samas, kun la resto de Hispanio. Tiele tra Despeñaperros ĉiam pasis gravaj komunikvojoj tiom pere de ŝoseoj, (la aŭtoŝoseo radia A-4), kiom pere de fervojo. La fervoja aliro estis la plej grava de la tuta Andaluzio (escepte de la linio Mérida–Sevilo) ĝis 1992, pro la konstruo de la linio tutrapida Puertollano–Córdoba (90 km okcidente).