Ŝoseo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝoseo estas vojo por veturiloj, kun firma surfaco, plej ofte el pavimo, premita gruzo aŭ asfalto (makadamo). Ofte ĝi estas altigita kaj flanke havas fosaĵojn por pluvakvo. Ankaŭ la meza, porveturila parto de urba strato nomiĝas ŝoseo.
Aŭtovojoj estas gravaj ŝoseoj el du kontraŭ-paralelaj partoj por la du direktoj de trafiko; ili ne havas kruciĝojn kaj estas en- kaj elireblaj nur ĉe specialaj en-/elirejoj. Ordinare ĉiuj iliaj partoj havas almenaŭ du koridorojn.
Laŭ Francisko Azorín ŝoseo estas Vojo pavimita en la kamparo. Intertrotuara, centra parto de strato.[1] Li indikas etimologion el la latina calciata, el calx (kalko).[2]