Cogolludo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Cogolludo [kogojUdo] estas loĝloko kaj municipo de la provinco Gvadalaĥaro, situanta je 40 kilometroj de la urbo Gvadalaĥaro, Hispanio. Ĝi troviĝas sur monteto, en la proksimaĵoj de la rivero Aliendre kaj la rojo Alquende. Cogolludo estis posedaĵo de la dukoj Medinaceli.
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...
Cogolludo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 19230 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 561 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 57′ N, 3° 5′ U (mapo)40.948333333333-3.0875 [+] | ||
Alto | 898 m [+] | ||
Areo | 96 km² (9 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cogolludo [+] | |||
Fermi
La origino de ĉi tiu loĝloko venas de la antikva fortikaĵo konstruita ĉe la montopinto, uzata kaj por militistaj kaj bovbredadaj celoj kaj kun la paso de la tempo tie ekloĝis homoj kreante la nunan vilaĝon. La loĝloko definitive formiĝis en la 11a jarcento dum la tiel nomata kristana Reconquista sude de la Centra Sistemo. En 2012 en Cogolludo loĝis 656 personoj laŭ la censo.