Budho predikanta sian unuan predikon (Sarnato)
skulptaĵo de la 5-a jarcento el Sarnato, Barato / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Budho predikanta sian unuan predikon estas ŝtona skulptaĵo de la 5-a jarcento n.e., montranta Budhon Gotamon en la «instruada pozicio» aŭ dharmachakra pravartana mudrā.[1] La reliefo estas alta 5' 3", kaj estis elfosita ĉe Sarnato, en Barato, fare de F. O. Oertel dum la elfosada sezono de 1904‒1905 de la arĥeologia servo de Barato (ASB); ĝi estis trovita en areo je la sudo de la Dhamek-a stupao.[2]
Budho predikanta sian unuan predikon | |||
---|---|---|---|
La Budho en la muzeo de Sarnato, en la instruada pozo. | |||
skulptaĵo [+] | |||
Lando | Barato | ||
Ŝtato | Utar-Pradeŝo | ||
Koordinatoj | 25° 22′ 52″ N, 83° 1′ 17″ O (mapo)25.38111111111183.021388888889 | ||
Alteco | 5'3" m | ||
Materialo | grejso | ||
Kreado | 5-a jarcento n.e. | ||
Publiko | alirebla por la publiko | ||
Nuna loko | Muzeo de Sarnato, Barato | ||
Registro-kodo | B(b)181 | ||
|
|||
Budho predikanta sian unuan predikon | |||
Produkto de la loka Sarnata lernejo pri skulptaĵo, ĝi estas montrata ĉe la arĥeologia muzeo de Sarnato — la unua surloka muzeo de la ASB — ekde la tempo de la kompletiĝo de la muzeo, en 1910. Ĝi estas la plej fama el la bildoj pri Budho montrantaj ĉi tiun temon, «tipo konsiderita ĉefmodelo en la Sarnata lernejo pri budhisma arto»[1][3] kaj estas priskribita de Denise Leidy kiel «prave unu el la plej famaj reprezentadoj de la Budho en la azia arto»[4] kaj de Robert E. Fisher kiel «la plej fama Gupta bildo [pri Budho]».[5]