Brough of Birsay
From Wikipedia, the free encyclopedia
Brough of Birsay estas parto de la 21 ha granda duoninsulo sur Mainland, la ĉefa insulo de la Orkadoj, kiuj apartenas al Skotlando. La brough estas tajdoinsulo: dum alta tajdo ĝi estas insulo, dum malalta tajdo ĝi estas atingebla piede. La nomo Birsay rilatas al la samnoma komunumo, ĉe ties fino situas brough.
Brough of Birsay | ||
---|---|---|
insulo, Tajda insulo [+] | ||
Koordinatoj | 59° 8′ 13″ N, 3° 20′ 7″ U (mapo)59.136944444444-3.3352777777778 | |
Horzono | UTC±00:00 [+] | |
Brough of Birsay | ||
Vikimedia Komunejo: Brough of Birsay [+] | ||
Sur duoninsulo setlis unue piktoj, poste en la 9a−12a jarcento p.K. vikingoj, ĉar troviĝis restaĵoj de malnova setlejo. La arĥeologoj trovis ĉi- tie unu el la plej belaj piktaj simbolŝtonoj. Sur ĝi estas apud du geometriaj simboloj unu tiel nomata Pictish Beast, aglo, kaj tri kun ŝildoj kaj lancoj armitaj batalantoj. Ĝi estas la sama artaĵo kiun arĥeologoj trovis en bieno sur Ŝetlando.
Ĉe la nordokcidenta fino de la insulo staras ekde 1925 malgranda senhoma lumturo, kiu estis konstruita de David Alan Stevenson.[1]