Orkadoj
insularo norda el insulo Britio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Orkadoj (angle Orkney Islands [okni ajlendz]) estas insularo norde de la Skota ĉeflando, sude de Ŝetlandaj Insuloj. Ĝi konsistas el pli ol 70 insuloj, insuletoj, post la markolo Pentland Firth, kiu larĝas 32 km. Ĝi apartenas al Skotlando kaj pli precize al la Nordaj Insuloj. La insuloj havas la areon de 976 km² kaj loĝantaron de ĉirkaŭ 20.000 personoj. Krome ĝi konsideriĝas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando.
Rapidaj faktoj Estasinsularo, konsilia areo en Skotlando, registration county, leŭtenanta areo en Skotlando, Skota insula areo, kantono de Skotlando, historic county of the United Kingdom [+], Estas ...
Orkadoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago | |||||
| |||||
Akvejo | Atlantiko | ||||
Koordinatoj | 59° 0′ 0″ N, 3° 0′ 0″ U (mapo)59-3 | ||||
Plej alta punkto | Ward Hill [+] | ||||
Akvokolektejo | 988,8 km² (98 880 ha) [+] | ||||
Areo | 988,8 km² (98 880 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 22 270 [+] (2019) | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
ISO 3166-2 | GB-ORK | ||||
ONS-kodo | 00RA | ||||
Orkadoj | |||||
Vikimedia Komunejo: Orkney Islands [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Fermi
Mainland havas du urbojn: Kirkwall kaj Stromness. Kirkwall estas iama reĝa urbo kaj administra centro de la insularo. Vizitendas estas ankaŭ la mallarĝaj stratetoj, katedralo Sankta Magnus, episkopa palaco, restaĵoj de palaco de la skotaj grafoj, malnovaj konstruaĵoj.