Blankŝultra aglo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Blankŝultra aglo, Imperia aglo aŭ Orienta imperia aglo (Aquila heliaca) estas granda taga rabobirdo el la ordo de falkoformaj birdoj kaj familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdajn genrojn, kiel cirkuoj, milvoj, akcipitroj, ktp. Ili reproduktiĝas el sudorienta Eŭropo al centra Azio. Plej populacioj estas migrantaj kaj vintrumas en nordorienta Afriko, kaj suda kaj orienta Azio.[1]
Imperia aglo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Imperia aglo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aquila heliaca (Savigny, 1809) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La iberia raso, troviĝanta en Hispanio kaj Portugalio, antaŭe konsiderata subspecio hodiaŭ estas konsiderata aparta specio, nome Iberimperia aglo, dum la nomo de Imperia aglo estas ankaŭ uzata en ambaŭ cirkonstancoj. Ĉiukaze ambaŭ estas nune konsiderataj kiel separataj specioj[2] pro gravaj diferencoj en morfologio,[3] ekologio[1] kaj molekulaj karakteroj.[4][5]