Akcipitroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Akcipitroj de genro Accipiter estas tagaj rabobirdoj. Ties familia proksimeco kun agloj, aliaj akcipitroj de aliaj genroj kaj eĉ kun Malnovmondaj vulturoj estas rimarkinda. Tamen la rilato kun falkoj estas ne tiom proksimeca. Kaj Strigoj aŭ Novmondaj vulturoj estas sufiĉe malproksimaj.
Akcipitroj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Vidu tekston. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Tiu genro povas esti laŭ anatomio distingataj el siaj parencoj pro manko de porkorakoida forameno. Du malgrandaj kaj aberaciaj specioj kutime situantaj tie posedas grandan prokorakoidan foramenon kaj estas distingaj ankaŭ rialte al la sekvenco de DNA. Tio povus garantii separadon en la malnova genro Hieraspiza.[1]
Akcipitroj de genro Accipiter estas sveltaj rabobirdoj adaptitaj al vivo en arbaro kaj lokoj kie estas tro da vegetaro. Tiele iliaj flugiloj estas adaptitaj je manovro en tiu medio: relative mallongaj, larĝegaj kaj rondformaj. Male, ili havas longan voston por ŝtiri direkton rapide. La fingroj estas povegaj por kapti predon kaj la beko hokoforma por disŝiri ĝin. La inoj estas pli grandaj pl maskloj.
Tiuj birdoj estas agresemaj. Ili ĉasas per rapida ekflugo ekde gvatejo kiam ili vidas predon tute neatendantan atakon. Pro tiu rapideco kaj agresemo foje akcipitroj vundiĝas kontraŭ branĉoj aŭ bastonoj, foje nur en plumaro, sed foje ankaŭ en ostoj kio povas malhelpi vivtenon kaj postan morton de la akcipitro. La kutima flugmaniero estas serio de flugilfrapadoj kaj posta glitado.
Multaj el tiuj specioj estas migrantaj, aliaj loĝantaj birdoj. Dum migrado videblas granda nombro da birdoj. Aliaj vivas ĉu sole ĉu popare ene de arbaroj aŭ proksime de ties bordoj. Esta sceptoj kaj kelkaj specioj adaptiĝis vivi en arboj de terkulturita kamparo aŭ eĉ de urbaj aŭ ĉeurbaj zonoj.