Mathurin Jacques Brisson
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mathurin Jacques BRISSON (30an de aprilo 1723 – 23an de junio 1806) estis franca zoologo kaj fizikisto.
Mathurin Jacques Brisson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Mathurin Jacques Brisson | |||||
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1723 (1723-04-30) en Fontenay-le-Comte | ||||
Morto | 23-an de junio 1806 (1806-06-23) (83-jaraĝa) en Parizo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | Francio vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Poitiers vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biologo • ornitologo • entomologo • fizikisto • zoologo • filozofo vd | ||||
Laborkampo | filozofio • zoologio • fiziko vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Brisson naskiĝis ĉe Fontenay-le-Comte. Komenca parto de lia vivo okazis cele al la natura historio, dum liaj publikigitaj verkoj en tiu fako inkludas Le Règne animal (1756) kaj Ornithologie (1760). En 1759, li iĝis membro de la Akademio de Sciencoj de Francio.
Post la morto de Reaumur (1757), kies asistanto li estis, li abandonis naturan historion, kaj li iĝis profesoro de naturfilozofio (fiziko) ĉe la Collège de Navaro ĉe Parizo. Lia plej grava verko en tiu fako estis Pesanteur Spécifique des Corps (1787), sed li publikigis kelkajn aliajn librojn pri fizikaj temoj kiuj estis ege rimarkindaj kaj elstaraj tiutempe.
Li mortis ĉe Croissy apud Parizo.