Bitmono
cifereca valuto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bitmono (angle Bitcoin) estas pagosistemo elpensita de Satoshi Nakamoto,[noto 1] kiu publikigis sian inventon en 2008[1] kaj liberigis ĝin kiel malfermkoda programaro en 2009.[2] La sistemo estas samtavol-ŝutada; uzantoj povas interagi rekte sen neceso de interaj perantoj.[3] Transakcioj estas kontrolitaj per reto de nodoj kaj registritaj en publika distribuita sistemo nomata bloko-ĉeno (angle blockchain). La librotena sistemo uzas sian propran kontunuon, ankaŭ nomata bitmono. La sistemo funkcias sen administra centro, kio kondukis la Usonan Ministerion pri la Kaso marki bitmonon kiel malcentraligitan virtualan valuton. Bitmono estas ofte nomata la unua ĉifrovaluto, kvankam antaŭ similaj sistemoj ekzistis. Bitmono estas pli ĝuste priskribita kiel la unua malcentraligita cifereca valuto. Ĝi estas la plej granda de sia speco en terminoj de tuta merkata valoro.[4]
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al stilogvido.
La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon. |
Bitcoin | |
---|---|
emblemo | |
libera programaro • ret-komunika protokolo • blokĉeno • pagsistemo • valuto • rezerva valuto • crypto asset • ĉifrovaluto • leĝa valuto | |
Ŝtato: | tutmonde (kelkaj ŝtatoj malpermesis, kelkaj oficialigis) |
Subdivido: | mBTC, μBTC, satoŝi, bit |
Kodo laŭ ISO 4217: | |
Mallongigo: | BTC, XBT |
Ŝanĝokurzo | 1 BTC = 36,696.87 USD 1 BTC = 32,513.17 EUR (23-a de novembro 2023) |
Logo de Bitcoin. | |
Bitmonoj estas kreitaj kiel kompenso por proceda laboro, per kiu uzantoj ofertas sian komputilan povon por verigi kaj enigi pagojn al publika ĉefkontlibro. Ĉi tiu agado estas nomata minado kaj la ministoj estas rekompencitaj per transakciaj kotizoj kaj nove kreitaj bitmonoj.[3] Krom minado, Bitmonoj povas esti ricevitaj en interŝanĝo kontraŭ aliaj valutoj,[5] produktoj kaj servoj.[6] Uzantoj povas sendi kaj ricevi bitmonojn kontraŭ laŭvola transakcikotizo.[7]
Ĝi estas tute samtavole ŝutita, kaj uzas malsimetrian ĉifradon.
La aktivuloj de la projektoj rimarkas la similecon de la mono kun Esperanto[8] kaj unu el la programoj, kiuj scipovas labori kun la bitmono nomiĝas Spesmilo, laŭ la iama Esperanto-mono spesmilo.