Vikipedio:Polurado
paĝo rilata al Vikimedia nomspaco / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Polurado-paĝo estas loko kie artikoloj kun problemoj povas esti listigataj kaj diskutataj. Iu ajn uzanto povas listi aŭ ripari artikolojn ĉi tie.
Se vi estas ĉi tie ĉar vi trovis artikolon kiu meritas flegadon, kuraĝe redaktu la paĝon mem por ripari la problemon. Se pro ia kialo ne eblas aŭ vi ne povas ripari la problemojn, vi povas peti helpon de aliaj vikipediistoj ĉi tie.
- Kiel marki artikolon por polurado
- Marku la artikolon per la ŝablono {{polurinda}}.
- Aldonu priskriban mesaĝon al la diskutopaĝo de la artikolo aŭ supre en la sekcio #Polurindaj artikoloj.
- Antaŭ meti la ŝablonon
Nuntempe estas 624 polurindaj artikoloj kaj 11 158 ĝermoj.
Estas aliaj precizaj utilaj ŝablonoj. Se estas nur unu specia problemo en artikolo, oni rekomendas uzi jenajn ŝablonojn. Por pluraj problemoj, klopodu uzi {{Pluraj problemoj}}:
- {{Disigu}} - Artikolo estas tro longa kaj disigenda.
- {{Menciindeco}} - Artikolo ne estas menciinda.
- {{Kontrolinda enhavo}} - Artikolo ne konformas al bona kvalitnivelo.
- {{Malneŭtraleco}} - Artikolo ne respektas neŭtralan vidpunkton.
- {{Sen fontoj}} - Artikolo tute ne enhavas fontojn.
- {{Nesufiĉaj fontoj}} - Artikolo ne sufiĉe enhavas fontojn.
- {{Sen referencoj}} - se estas fontoj nur listigitaj sed mankas entekstaj referencoj.
- {{Lingve poluru}} - Por marki artikolon kiu havas problemojn specife pri lingvaĵo.
Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la suban butonon. Dankon.