Bank of America
usona investa banko / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bank of America Corporation (mallongigita kiel BofA) estas usonbazita multnacia kompanio de investa bankado kaj de financaj servoj kun sidejo en Charlotte, Norda Karolino, kun centraj oficejoj en Novjorko, Londono, Hongkongo, Mineapolo, kaj Toronto. Bank of America[1] estis formita pere de la akiro fare de NationsBank de BankAmerica en 1998. Ĝi estas la dua plej granda banko en Usono, post JPMorgan Chase.[2][3] Kiel parto de la "Kvar Granduloj", ĝi servas proksimume al 10.73% el ĉiuj usonaj bankaĵoj, en rekta konkurenco kun Citigroup, Wells Fargo, kaj JPMorgan Chase. Ties unuarangaj financaj servoj temas pri komerca bankado, administrado de riĉaĵoj kaj investiga bankado.
Bank of America | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bank of America Corporation | |||||
kredita institucio • negoco • entrepreno • publika kompanio vd | |||||
Dum | 1998 - nekonata/nuntempe | ||||
Antaŭulo | FleetBoston Financial | ||||
Jura formo | akcia kompanio | ||||
Fondintoj | Amadeo Giannini vd | ||||
Sidejo | Bank of America Financial Center | ||||
Lando | Usono | ||||
Estr(ar)o | Brian Moynihan | ||||
Dungitoj | 204 000 (stato: 2018) | ||||
Agokampo | kredito • asekuro • asset management • financaj servoj | ||||
ISIN-kodo | US0605051046 | ||||
Posedata de | Berkshire Hathaway • The Vanguard Group • BlackRock vd | ||||
filiaj kompanioj | Merrill Lynch • Bank of America Merrill Lynch • Endeavour Foundation • 1st Franklin Financial • Incapital • Seafirst Bank vd | ||||
Posedataj kompanioj | 108 North State Street • Bank of America Center • Bank of America Plaza • Fifth Third Center • Stephen Sondheim Theatre • Turo de Banko de Ameriko • Merrill Lynch • Bank of America Plaza • Bank of America Financial Center • Bank of America Center • Second Severn Crossing vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
Ĝiaj akcioj notiĝas en la Novjorka Borso kaj Tokia Akcia Borso. Nuntempe, ĝia ĉefa afergvida oficisto nomiĝas Brian Moynihan.